Petro la la Unua certe estis ĉarma viro!

Kvankam mi komencis lerni la rusan lingvon antaŭ kelkaj monatoj, mi ne scias pri rusa historio. Kompreneble mi ricevis edukon rilate al la monda historio en la studentaj jaroj, sed la memoro jam estis perdita kaj se iu serĉas en mia cerbo, neniu povos trovi scion pri rusa historio. Bedaŭrinde!
Tamen tia stato ne povos daŭri dum longa tempo. Mi lernu iome pri rusa historio.
Kiam mi televidis programon por mezlernejanoj, Rusa historio interesis min.
Laŭ la eduka programo ;

Peter_der-Grosse_1838Rusio de 17-18 jarcento estis malestimita de Okcidenta Eŭropo en kiu la brila kortego-kulturo floris. Ili insultis la rusion, “la lando malriĉa kaj subevoluinta sur kulturo”. Tiu, kiu ŝanĝis tiaman Rusion en grandan imperion, estis Petro  la Unua.
Li rapide modernigis Rusion. En kia maniero Rusio povis iĝi moderna lando?

Rusoj priskribis jene;” malfermi la fenestron al Eŭropo kiel politikisto”.
En mezepoka Rusio, pluraj landoj konkurencis por potenco. Granda Duklando Moskvo komencis pligrandigi sian influon de la 14 jarcento, kaj fine la fortoj etendiĝis ĝis Maro de Ojotsk en la 17a jarcento. La teritorioj de Granda Duklando Moskvo ekspansiis kaj orienten kaj okcidenten.

Kvankam monda potenco fariĝis, multaj el la popolo estis malriĉaj kamparanoj.

Por tio, Eŭropo rigardis Rusion kiel subevoluintan landon kaj neglektis Rusion.

En 1682, li iĝis la reĝo de Granda Duklando Moskvo. Li pensis ke Rusio bezonas eŭropigon kaj modernigon krom teritoria ekspansio. Tial li vojaĝis Eŭropan por inspekti fremlandajn statojn; Anglio, Germanio kaj Aŭstrio, etp. Li lernis lastajn teknologiojn kaj novajn pensojn en ĉiu lando. Li ankaŭ havas jenan epizodon. Kaŝinte sian identecon, li laboris kiel ŝipĉarpentisto ĉe ŝipkonstruejo en Nederlando. Petro facile sukcese ŝajnigi sin ŝipĉarpentisto. Li estis tiel manlerta ekde la infaneco ke li propramane faris miniaturon de fortikaĵo por ludi batalludon.
Interese, ĉu ne?

Petro, kiu tuŝis la plej novan teknologion, forte sentis malfruiĝecon de rusa kulturo.
Post kiam Petro revenis al hejmlando, li elmontris veran kapablon kiel tirano por procedi pri la modernigo.

Unue, li konstruis ŝipoj uzante nova teknologio kiun vi lernis. Li fortigis la armeon kaj konkeris la fortikaĵon de la najbara lando.
Por eŭropigi sian landon, li reformis la registaran organizon, la edukan sistemon kaj eĉ arkitekturojn. Parenteze, en Rusio estis multaj aristokratoj kiuj havis barbon dum longa tempo. Petro malpermesis kreskigi barbon kaj kolektis la “barban imposton” de kontraŭleĝaj homoj.
Kaj li penis por la disvolviĝo de ekstera komerco. Kvankam necesis disvolvi sian agon al eksterlando, Rusio ne havis konvenan havenon. Por tio, Rusio komencis militi kontraŭ Svedio. Tio rezultis venkon kaj Rusio gajnis teron frontan al la Balta Maro.

Li igis kamparanojn, kiuj estis elkondukita el Rusio, konstrui urbon. Ĝis elfaro de urbo kaj haveno, dek jaroj pasis. Petro translokigis la ĉefurbon el Moskvo al tiu loko kiu estis nomata Sankt-Peterburgo (Peterburgo).

Tiamaniere la Rusa Imperio naskiĝis.

En 1721, Petro gajnis la pozicio de imperiestro kiu reĝis sur tuta Rusio.
Peterhofo estas palaco kiu montris la provon de modernigo de Petro. 150 fontanoj estas instalita kaj akvo ŝprucis uzante akvon premo. La akva ĝardeno, kiu faris plenan uzon de progresinta teknologio, surprizis nobelojn de Eŭropo.

Resume, Petro konstruis la Rusan Imperion kaj sukcesis igi Rusion farigi kunulo de Eŭropo.

Tio estas tro facila priskribo, sed mi eble povis kompreni iome pri historio de Rusio.

Cetere, Petro la Unua (konata kiel Petro la Granda)certe estis ĉarma viro!

Advertisements
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n . Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s